(no subject)
balenido
Ĉi tie mi ricevis interesan taskon de Valentin Melnikov elekti unu poemon de esperantista poetino Hilda Dresen.

Traleginte ĉiujn ŝiajn versaĵojn, kiujn mi trovis, mi elektis finfine la poemon "Ne cedu". Ĝia agordo diferencas de tiu en la ceteraj - ĉi tie ĝi estas pli optimismeca kaj esperiga kompare kun malgajeco kaj eĉ despero en aliaj ŝiaj poemoj...

Ankaŭ aliaj versaĵoj de Hilda Dresen plaĉis al mi, ekz. belaj "Vintra luno""Aŭgusta nokto". Rimarkindas ankaŭ ŝiaj "Verdaj plendoj" (dum kies legado tuj rememoriĝas la fama poemo de Julio Baghy).

---
NE CEDU

Se la sufer' multvizaĝe grimacas,
la malespero vin kapti minacas,
restu en stato atenda, ne cedu,
certe troviĝos eliro, nur kredu!
Eble penseto savanta subite,
kvazaŭ hazarde kaj neatendite
en la anim' turmentita ekĝermos,
la malesperon radike ekstermos.
Kredu: nenio ja daŭras eterne,
Sangas kaj floras la koro alterne.

«Философское эссе на религиозную тему»
AtHeISm
balenido
Не моё, найдено случайно, автора не знаю. Никаких откровений, но, на мой взгляд, написано занятно.
Полный текст - под катом.

Read more...Collapse )

?

Log in